Batalo de Siping

Komunistaj soldatoj dum la Batalo de Siping, Ĉina enlanda milito, 1946.
Komunistaj trupoj en la Batalo de Siping, 1946.

La Batalo de Siping (四平战斗), nomita ankaŭ Batalo por Liberigo de Siping (四平解放战) fare de la komunistoj, estis batalo luktita inter la Komunistaj Fortoj kaj la Naciistaj Fortoj en Ĝilinio, Ĉinio, por la kontrolo de Siping dum la Ĉina enlanda milito. Ĝi okazis tuj post la retiriĝo de la soveta Ruĝa Armeo el Siping en marto 1946, kaj rezultis en klara venko de la komunistoj. Tiuj havis ĉirkaŭ la duoblon de fortoj: ses mil kontraŭ tri mil kuomintanganoj, kiuj estis mortigitaj, vunditaj aŭ malliberigitaj. Dume la komunistoj perdis "nur" 235 viktimojn. Fine de la monato, kolera Ĉiang Kai-ŝek ordonis atakon por rekuperi la urbon, sed la komunistaj fortoj venkis denove, krome helpite de la neĝofandado kiu malhelpis la manovron de la tre mekanizitan armeon de la naciistoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search